LA ANOJ OPINIAS

Mi ĝojis ricevinte la liston de gastigantoj en Forumo 111. Sed iom mi ĉagreniĝis pro la uzo de landkodoj. Ke BY signifas Belorusion mi feliĉe povis konkludi pro la sufiĉe konata ĉefurbo, sed mi plu cerbumas chu LV signifas Latvion au Litovion kaj kia lando kaŝiĝas sub la kodo CP mi ĝis nun tute ne sukcesis eltrovi. Mi supozas, ke mi ne estas la sola, kiu havas malfacilaĵojn.

Jiři (220)

La nomŝanĝo estis malprudente, ĉar la sama akronimo jam ekzistis kiel Germana Laborista Esperanto-Asocio kaj tiu lasta asocio tute rajtas ne esti konfuzata kun alia asocio. Estas rekomendinde sendi al tiu laborista asocio oficialajn ekskuzojn.

El Italio

Noto: Pri tio skribis Graham al mi en privata letero jenon: "Kunekzisas plu-raj organizaĵoj en E-ujo kun la sama akronimo. En la plej bizara cirkon-stancaro tio iel ĝenus. Ne kuŝas ia konflikto inter la organizitaj laboristoj kaj la organizitaj gejoj - fakte ili ofte kuŝas kune sen ia ajn problemo."

En la sama letero estis protesto kontraŭ la senaverta malferma ekspedo de Forumo - el Anglio venas informo, ke okazis "almenaŭ unu eksiĝo" pro tio.

Laŭ mi la 'nova' nomo estas malbone pripensita. LSG neniam estis Esperanto-Asocio. E-Asocio estas por-lingva organizaĵo, (…) tamen LSG ĉiam estis per-lingva: Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Tial mi opinias la nomon GLEA maltaŭga kaj proponas la pli realecan Asocio de Gejaj kaj Lesbaj Esperantistoj (AGLE).

Plej demokratie estus sendi al ĉiuj membroj kune kun la Berlina tagordo voĉdonilon kun ĉiuj proponitaj nomoj, inkluzive la malnova nomo LSG. Se la membroj ensendu la voĉdonilon sufiĉe frue antaŭ la jarkunveno, tie oni povu fari finan decidon surbaze de la anara deziro.

Fine mi volas emfazi, ke mi abonas gejan bultenon por legi pri gejaj temoj. Artikoloj pri ĝenerala Esperanta intereso kiel ekzemple la mondvojaĝo de Ges-oj Robineau oni legi en la koncerna libro aŭ en Monato.

Franklemo Dezusto (Nederlando)

Ricevinte la lastan numeron de Forumo, mi miris, ke ĉi-jare ne aperas la ret-adresoj de la listigitaj membroj.

Eble unu el la Moŝtoj de LSG posedas ilin kaj povus dissendi informojn per la reto.

Gilbert (Francio)

Sponsored by: Ashley's Store For Adult Products & Romantic Couples