TRA LA MONDO

Ĉiun jaron dufoje la brita reĝino elektas novajn moŝtojn. Tri homoj el la listo por junio 1999 estas aparte interesaj por ni:

Angela Mason, estrino de la organizo Stonewall, kiu kampanjas por la egealeco de rajtoj por sam- kaj aliseksemuloj. Tiuj kampanjoj rilatas al parlamenta agado, laborpostenoj ktp. Ŝi ricevis la "Ordenon de la Brita Imperio".

Nick Partridge kaj profesoro Michael Adler estras organziojn Terrence Higgins Trust kaj National Aids Trust, kiuj ambaŭ laboras pri aidoso. Partridge ricevis ankaŭ "Ordenon de la Brita Imperio" kaj Adler "Komandecon de la Brita Imperio".

Tiuj ordenoj ne igas ilin lordoj, do ili ne rolos en la lorda ĉambro de la parlamento.

La decido de la lorda ĉambro malakcepti leĝoprojekton por permesi gejajn sekskontaktojn je la aĝo de 16 anstataŭ 18 ankoraŭ restas, sed la registaro promesas uzi la leĝon 'Parliament Act' por nuligi la lordan malakcepton post la paso de unu jaro.

Peter Danning (Britio)

Gejo ŝokas Litovion

La aŭstralia ambasadoro (vidu Forumo 111) prezentante sin ĉe la prezidento de Litovio, anstataŭ edzino prezentis sian partneron, arkitekton, kun kiu li loĝas jam dek jarojn. Kaj same okazis skandalo en litova parlamento, ĉar Litovio estas katolika lando. Kelkaj parlamentanoj akre riproĉis la ministron por eksterlandaj aferoj, ke li donis konsenton akcepti tian ambasadoron. La ministro (interalie gvidanto de kristan-demokratia partio) respondis, ke neniu avertis lin pri tio anticipe.

P (Litovio)

Fia Gay-Lussac

Iu societo 'Icare' establiĝis apud (Lille) en strato Gay-Lussac (nomo de franca fiziskisto).

Tiu firmao baldaŭ petis de la urbestraro ŝanĝi tiun startnomon klarigante jenon: "Ni ne kontraŭas gejojn, sed tia nomo riskas havi specialan konotacion kaj ni perdas riski klientojn tiamaniere."

Novembro 1998: la nomo Gay-Lussac estas anstaŭigita per riu de Isaac Newton.

En februaro 1999 Gay-Lussac rehavis sian straton. La reago de la regiona gazetaro kaj de la gejoj esti tiel, ke la socialisma urbestraro decidis redoni al la strato sian malnovan nomon.

Johano (272)

Koncerto en Londono

La 16an de majo okazis en la preĝejp Sankta Bartolomeo en Londono koncerto kun verkoj de Aaron Copland, Benjamin Frankel kaj Samuel Barber.

La profiton ricevis la gej-lesba-ambaŭ-seksema-transseksa fako de Amnestio Internacia.

La evento okazis memore al la pereintoj de la koncentrejoj. La Londona Geja Filharmonia Orkestro tre altkvalite prezentis la koncerton.

Informas Peter Danning

Sponsored by: Ashley's Sex Toys and Adult Video Store