PORGEJA EKLEZIO
Kiel geja kristano mi trovis la artikolon de Marteno pri la Malnov-Katolika Eklezio tre interesa kaj informa (Forumo 1-2/99). Kiam mi estis junulo mi spertis multajn problemojn ĉar mi estis gejo kaj Rom-Katoliko, aparte kiam mi volis fariĝi pastro.
Oni informis min ke se mi povus vivi sen seksumado dum 2 jaroj oni konsiderus min kiel kandidato. Mi ne povis tion fari kaj ne pastriĝis! Mi fine eksiĝis de la eklezio kiam mi havis 48 jarojn kaj pensis ke mi tute perdis mian fidon.
Post 5 jaroj mi renkontis viron per reklamo en geja gazeto. Li klarigis al mi ke li estis kristano kaj apartenis al eklezio, precipe por gegejoj, kiu nomiĝas Metropolitan Community Church (MCC). Mi decidis viziti la diservon kaj tuj sentis ke mi estis 'hejme'. Mi aniĝis kaj post 10 jaroj mi ankoraŭ apartenas al MCC en Auklando.
MCC fondiĝis en 1968 en Usono kaj rapide kreskis ne nur en Usono sed tra la mondo. Nuntempe estas eklezioj en 14 landoj. La fondinto estis Pastro Troy Perry kiu dufoje perdis postenojn en Pentekostaj eklezioj ĉar oni malkovris lian gejecon. Li decidis ke Dio instigis lin fondi eklezion por gegejoj kiujn la aliaj kristanaj eklezioj malakceptis. Dum la pli ol 30 jaroj de sia ekzisto, la eklezio forte batalis kontraŭ homofobio kaj diskiminacio ne nur flanke de la eklezioj sed ankau de registaroj. MCC strebas konvinki la aliajn ekleziojn ke ilia kondamno de gejoj pro kelkaj citaĵoj el la Sankta Biblio estas eraro. Ĝi presigas multajn libretojn kaj informilojn en la angla pri samseksamo kaj la Biblio. Ankaŭ amaso da informoj estas haveblaj per la interreto en la angla kaj la hispana, vidu che www.ufmcc.com.
Dennis Pease (Nov-Zelando)