ATENTU:
Informaranĝo (sin-prezento) de LSG dum UK en Berlino. Vendredo, 6a de aŭgusto en la kongresejo, salono 9 (Dietterle)ĜENERALKUNVENO DE LSG
Okazos dum la Universala Kongreso en Berlino dum la unua semajno de aŭgusto; loko kaj kiamo decidotaj laŭ la eblecoj. Eltrovu per la anonctabulo en la kongresejo.
TAGORDO:
1) Elekti protoko-liston
2) Akcepti aŭ ŝanĝi la tagordon
3) Trovi raportistojn por:
a) Kongresa Kuriero
b) La Esperanta gazetaro
c) Nacilingvaj gejaj gazetoj
4) Trakti la protokolon de la antaŭa ĝenerala kunveno
5) Trakti raporton kaj spezojn por la jaro
6) Trakti eventualajn landajn raportojn
7) Diskuti la agadojn de LSG kaj ĝian estontecon
8) Decidi la financan estontecon kaj la jarkotizon
9) Plani eventualan varbokampanjon
10) Elekti Prezidanton, Kasiston, Sekretarion kaj maksimume 4 Komitat-anojn
11) Diskuti la Bultenon
12) Debati eventualajn rezoluciojn
13) Eventualaj aliaj aferoj
14) Decidi pri dato kaj loko de venonta ĝenerala kunveno
15) Fermi la kunvenon
SEKRETARIA RAPORTO 1999
Ĉijare ni gajnis 15 novajn anojn, bedaŭrinde multaj anoj en eks-Sovetio, kiuj nun havas aliron al aliaj informoj pri geja vivo, ne plu realiĝas. Surprize granda nombro da informpetoj venas el Kubo, kie aktuale la situacio por gejoj multe pliboniĝis.
Post la nomoŝanĝo en Montpeliero, venis plendoj, ke tio okazis kontraŭstatute, tial la tutan aferon oni rediskutos en Berlino. Do, nur post la ĜK 99 ni ekscios ĉu nomi nin GLEA-anoj aŭ LSG-anoj. Espereble tiu identokrizo ne tro aldonos al iuj viaj eventualaj neŭrozoj.
Mi tre ĝojas raporti, ke Peter Danning, nia glora fondinto, kaj sola sekretario ĝis mi, nun preskaŭ plene resaniĝis. Dank' al Dio (aŭ, por Peter, Maldio!) - ĉar tio signifis, ke lastatempe mi povis turni min al li multe pli ofte (sen iu ajn kulposento) por peti helpon.
Ne forgesu, ke la sekretarieco kuŝis el liaj tre kompetentaj manoj pli ol dudek jarojn, dum mi ofte nur palpis en sufiĉe plena mallumo (en kaj ekster LSG).
Forumo daŭre aperadas. Ĝian regulan ritmon iom difektis mi pro mia foja malakurateco. Pardonu min milfoje, kara Wolfgang. Sub lia redaktado Forumo plugas ĉiam novan terenon; kaj envenas de temp' al tempo iom da maliceto - kiu nepre necesas por spici gejan revuon, ĉu ne? Kaj kompreneble, pro teknikaj rimedoj, la aspekto multe pli beliĝis. Dankon ankaŭ al Umberto kaj Benito por ties kontribuo al Beletra Niĉo. Bedaŭrinde, tre malmultaj iam ajn helpas al Wolfgang - kiu oferos multe da sia valora tempo al Forumo - per alsendo de artikoloj, informoj, leteroj, ktp. Ek al viaj komputiloj.
Mi demisios en aŭgusto kiel anoncite, sed - miraklo - jam unu tre kompetenta
kandidato sin proponis por sekretarii (kaj li havas komputilon!). Mi deziras al li, aŭ eventuale alia kandidato, ĉion bonan. Lian sinprezenton vi povos legi ĉi-numere.
KANDITATIĜO POR LA SEKRETARIA POSTENO DE LSG/GLEA
Mi naskiĝis en 1974 kaj eklernis Esperanton havante 14 jarojn. Mi studas internacian juron kaj entreprenan ekonomikon. En E-organizoj mi ĝis nun ankoraŭ ne aktivis, sed la geja movado estas konata tereno por mi.
Dum 6 jaroj mi aktivis en gejaj junulargrupoj en mia provinco, interalie kiel prezidanto kaj fondinto.
LSG/GLEA estas nemalhavebla organizo en nia Esperantujo. Miaopinie, ĝiaj ĉefaj taskoj estu stimuli la Esperantan gejan kulturon, strebi al kiel eble plej grandaj toleremo kaj akceptemo de sam- kaj ambaŭseksamo fare de la aliseksama parto de la E-parolantaro kaj, laŭ siaj ebloj subteni per adekvataj servoj la membrojn kiuj loĝas en landoj evidente malamikaj al samseksemuloj. Kiel sekretario, mi volonte kontribuus en la plenumado de ĉi tiuj taskoj kaj la realigo de la jam difinitaj celoj ene de LSG/GLEA.
Elkore salutas vin,
Leon H. Roijen (Nederlando)