KONGRESA TEMO
La germana por dumnokta uzo
El la geja historio de Berlino
| schwulenfreundlich [ŝvúlenfrojndliĥ] | gejamike |
| schwulenfeindlich [ŝvúlenfajntliĥ] | gejmalamike |
| Bartträger | Bartträger |
| attraktiv | alloga |
| einfühlsam | sentema |
| gut bestückt | bone ekvipita |
| hübsch, gut aussehend | beleta. bonaspekta |
| leidenschaftlich [lájdenŝaftliĥ | pasia |
| normal gebaut | korpe normala |
| rasiert | razita |
| schüchtern | timida |
| Arschficker (pejorative!) | bugranto ("pugfikanto" |
| Schwanzlutscher (ankaŭ pejorative!)) | midzanto ("kacsuĉanto") |
| Scheiße [ŝajse] | Merdo! |
| Wie komme ich in das Viertel mit den meistem Schwulenkneipen? | Kiamaniere mi atingas la kvartalon kun la plej multaj gejaj drinkejoj? |
| Hättest du Zeit, mir den Weg zu zeigen? | Ĉu vi havas tempon por montri la vojon? |
| Hast Du mal Feuer? | Ĉu vi havas fajron? |
| Bist du alleine hier? | Ĉu vi estas sole ĉi tie? |
| Du hast echt schöne Augen! | Viaj okuloj vere estas belaj! |
| Dein Lächeln ist umwerfend. | Via rideto ravas. |
| Gibt es hier einen Kondomautoamaten? | Ĉu estas kondomaŭtomato ĉi tie? |
| Ich bin echt neidisch auf deine Bauchmuskeln. | Mi vere envias viajn ventromuskolojn. |
| Deine Lippen sind so weich! | Via lipoj estas tiel molaj! |
| Du küßt so mänlich. | Vi kisas tiel virece. |
| Worauf stehst du? Ich stehe auf… | Kio plaĉas al vi? Al mi plaĉas… |
| Arsch, Hintern, Arschbacken | pugo, postaĵo, gluteoj |
| Brustwarzen [brústvarcen | cicoj |
| Eier ("ovoj") [ájer] | kojonoj |
| Schwanz [ŝvanc] | kaco, peniso |
| Samen [zámen] | ĉuro |
| Vorhaut | prepucio |
Elekto laŭ Ulf Meyer kaj Axel Schock: Der schwule Sprachführer. Frankfurt/Main 1996 [Eichhorn] por la germana, angla, franca, itala, nederlanda kaj hispana lingvoj
La unuaj spuroj de la geja historio ligiĝas al persekuto kaj murdo. Ekzemple la punleĝo de 1620 de princo Georg Wilhelm malpermesis 'ĉian malĉastecon kontraŭ la naturo'.
Tiun leĝon oni aplikis ekzemple al Ludwig Le Gros kaj Martin Schultze en 1704, post kiam ili konfesis, ke ili estis farintaj komuman malĉastecon. La puno: morto per glavo, poste iliaj korpoj estis brulitaj.
En 1729 konfesis bakisto Ephraim Ostermann, ke li dufoje malmoligis la penison de 19-jara metilernanto Martin Köhler en sia buŝo kaj glutis ties ĉuron, 'ĉar tio estis plezuro por li'. Sekvis mortpuno.
Sed okazis ankaŭ, ke nobelulo von Appel estis liberigita kaj kamparana knabo, kiu protokolis, ke la nobelulo metis sian penison en postaĵon kaj buŝon estis kondamnita al batonbatoj.
Ĝuste la eltrovinto de prusa militarismo Frederiko la Granda estis laŭdire gejo. Tion asertis ekzemple la verko 'Matenoj de la prusa reĝo, verkita de li mem', aperinta en la franca en 1784. Iuj diras, ke tio estis malica venĝo de Voltaire, ĉiukaze oni scias, ke la reĝo ŝatis belkreskajn servistojn, havis tre intimajn rilatojn al siaj amikoj dum lia sento por virina amo 'malĉeestis'.
Tio estis relative grava sciigo por iuj postaj gejaj aktivuloj, kiel Adolf Brand, kiu publikigis en 1921 broŝuron kun la titolo 'Ĉu apliki la punkodon al Frederiko la Granda?'. La tendenco de Brand estis nepre kontraŭvirina.
En 1782, kiam Frederiko ankoraŭ vivis, aperis 'Leteroj pri la galantaĵoj de Berlino'. Tio libro raportas pri konsiderinda geja 'subkulturo' en la ĉefurbo. Senlace la verkinto indigniĝas pri la 'porkaĵoj, kiujn oni ĉi-tie nomas galantaĵojn'. Kial li entute sukcesis eltrovi ekzemple bordelon kun minjonoj?
La rolo de samseksamo ĉe la anoj de la Berlina Romantika Skolo meritus kompletan ĉapitron: ĉu Friedrich Schlegel nur okulumis al sokrata amo? ĉu la tradukinto de Platon nur pripensis teorie la limojn de tradicia vireco kaj virineco? Kaj kio pri Alexander von Humboldt. Magnus Hirschfeld notas: Tuŝis laŭdire nemian virinon. Laŭ ĉiuj buŝaj raportoj li estis samseksamanto.
Pli sendube estas la afero de Heinrich von Kleist. En 1805 li skribas al sia amiko Ernst von Pfuel: "Vi denove konservas la epokon de la grekoj en mia koro; mi povintus dormi ĉe vi, kara knabo, tiel ĉirkaŭbrakis vin mia tuta animo." Kaj poste li skribas pri "knabinaj sentoj" kiujn li havis kiam Pfuel naĝis nude en lago: "Estu vi miaj edzino, infanoj kaj nepoj." Evidente Pfuel ne akceptis tiun proponon, ĉar li fariĝis poste prusa militministro kaj patro de konvencia familio.
En la 40aj jaroj de la 19a jarcento ni aŭskultas por la unua fojo pri la kvartalo Thiergarten kiel renkontiĝejo de tiuj 'monstroj', ja estas eĉ personoj, nome ordinaraj soldatoj, por 'kiuj estas kvazaŭ komerco esti renkontitaj tie.'
Se vi havas la taŭgan optikon, vi povas vidi 'malĉastaĵojn' ĉie. Mi ja povus vivi en bordelo sen suspekti ion ajn. Tiun problemon havis ankaŭ Karl Heinrich Ulrichs, unu el la patroj de la geja movado, kiu ĝuste tiam studis en Berlin kaj ne povis trovi amanton. La verkisto Eggels tamen sciis, kien rigardi kaj sekve li ne komprenis la plendojn de Ulrichs. Egells skribis al Ulrichs: 'Ne kredu, ke la rozoj de amo ne plu kreskos por vi. Tiuj rozoj kreskas ankaŭ sub la premo de la plej persista persekuto. Ĝusta via patra urbo estas tre fekunda tereno por tio. Mi miris, ke vi trovis tion malfacile en Berlino, mi spertis la malon.'
En la 70aj jaroj la polico de Berlino komencis fari 'rozkolorajn listojn' kun konataj sodomiantoj kaj alian de ties ĉantaĝistoj. La demando ja estas, ĉu ili prizorgis ambaŭ listojn kun la sama fervoro. La respondo estas nepre jesa. La komisaro, kiu gvidis la departementon por sodomiantoj fariĝis unu el la plej konsekvencaj kontraŭstarantoj de la fi-fama paragrafo 175, kiu temis pri 'kontraŭnatura malĉasteco'. Pro tio indas honori lian nomon: Leopold von Meerscheidt-Hüllesem.
De tempo al tempo okazis procezoj kontraŭ posedantoj de porgejaj drinkejoj pro 'fiperulado'.
Konklude: samseksamantoj iom post iom fariĝis videblaj. Logika sekvo estis la fondiĝo de geja movado, la Scienca-Humanitara Komitato. Tio okazis la 15an de majo 1897 en la loĝejo de la kuracisto Magnus Hirschfeld (nuna nomo de la strato: Otto-Suhr-Allee). La celo estis la scienca esploro de samseksamo, eldono de publikaĵoj, kolekti apagon de famuloj, jura kaj medicina konsilado, klerigo de la publiko.
Post la unua mondmilito la aktivaĵoj de la komitato kreskis konsiderinde. En 1919 Hirschfeld fondis la 'Instituton por Seksa Scienco'. En la 20aj jaroj estis ankaŭ organizoj de lesboj. La 'por-sinjorina klubo Monbijou' ŝajne estis la plej sukcesa. Tiutempe ekzistis ne nur periodaĵoj por gejoj, sed finfine ankaŭ por lesboj.
Tiuj furoraj 20aj jaroj ricevis taŭgan memoron en la romano 'La pia danco' de Klaus Mann, la plej aĝa filo de Thomas Mann.
En 1929 la aktivado preskaŭ atingis sian plej gravan celon, la forigon de paragrafo 175, kio tamen ne okazis.
Post la venko de la naziistoj ĉio finis. La 6an de majo 1933 ili prirabis la instituton de Hirschfeld, kiu estis en vilao en la kvartalo Thiergarten.
La naziistoj akrigis la paragrafon 175. Estas konate, ke multaj gejoj suferis mizeran morton en koncentrejoj.
La plej mirinda amafero okazis meze en la dua mondmilito inter du virinoj: judino kaj aria patrino. Ili spertis preskaŭ dujaran feliĉon, post kiam iu spiono klaĉis al la sekreta polico. La virinoj donis al si la kaŝnomoj Aimée kaj Jaguar. Jaguar mortis en naziista koncentrejo, dum Aimée, kies burĝa nomo estas Lily Wust ankoraŭ vivas en Berlino, nun 85-jaraĝa.
La abomenan paragrafon 175 forigis nova socialdemokrata registaro en 1969.
(Kompilita laŭ 'Berlino de malantaŭe' [Berlin von hinten] aperinta 1981 ĉe la eldonejo Bruno Gmünder.)