INTERRETO KAJ NI
En la lasta numero de Forumo mi proponis dissendoliston por LSG (GLEA), ĉar nia bulteno ne ĉiam aperas akurate (cetere: ankaŭ mia propra maldiligenteco kontribuas al tiu priplorenda fakto) kaj foje informoj jam estas malaktualaj kiam Forumo finfine atingas la legantojn.
Intertempe ekzistas tiu listo; fakte estas eĉ du. La unuan fondis Dmitri el Usono, la duan Ganimedo el Brazilo. La listo de Dmitri nomiĝas 'gejverduloj'; tiu de Ganimedo 'glea'. Oni aliĝas krozante al tiu adreso: www.onelist.com. En la kadro tajpu la nomon de la listo, al kiu vi volas aliĝi kaj sekvu la indikojn en la angla surekrane. Se vi havas problemojn, demandu la prizorgantojn de la listo.
Gejverduloj: domotran@aol.com
Glea: gani@ganimedes.com
Al la listo 'glea' vi povas aliĝi en Esperanto pere de tiu dokumento: www.ganimedes.com/glea/
Ganimedes skribas pri sia listo:
Ne ekzistas statutoj, sed por eviti personojn kiuj treege facilanime ofendas nin oni devas diri dekomence ke:
1. Ni estas klubo de amikoj;
2. Ni uzas Esperanton kiel nian lingvon;
3. Ni estas G.L.S. (Gej-Lesbaj-Simpatiantoj).
4. Oni akceptas ne nur LSG-anojn, ĉiuj gls-simpatiantoj estas bonvenaj.
5. Ni diskutu en eduka kaj afabla maniero evitante insulta lingvaĵo.
6. Eblas interŝanĝi erotikaj rakontoj kaj fotoj en respondeca maniero.
7. Ni informu pri la kondiĉoj de la geja vivo.
8. Eblas senlistigi la personojn, kiuj ne respektas tiujn fundamentajn principojn. Pro tio la listo havu 3 prizorgantojn, kiuj inter si diskutas kaj decidas kiam estos duboj.
Tio estas sugestoj.
Ganimedo
La prizorganto de 'gejverduloj' ne reagis al mia peto skribi ion pri sia listo.